Elegio de povra Manjo

La elegio de Manjo, la ŝakino de la poeto (tradukita el poemo de Robert Burns)

Veu rime, veu proze,
Salaj larmoj gutantaj naze;
La sort’ ĉi tiam fermas senespere
De nia bardo!
Kulminas liaj veoj, triste, fine;
Ĉar mortis Manjo!

Perdi lian mondan havaĵon,
Nek tiel amaran elvokus larmon,
Nek vestus nian splenan bardon
En funebro;
Amikon perdis li kaj najbaron,
Tiam mortis Manjo.

Tra la vilaĝ’ ŝi sekvis lin;
Duonmejlo fore ŝi rimarkis lin;
Afable ŝi blekis kiam ŝi ekvidis lin,
Kaj rapide kuris;
Pli fidela amik’ neniam apudis lin
Ol morta Manjo.

Mi scias, ke prudenta ŝaf’ ŝi estis,
Kaj ĉiam bonmense ŝi kondutis;
Mi diros, ke palisarojn ŝi neniam rompis,
Pro ŝtela avido;
Nia soleca bard’ el domo ne moviĝis
Malantaŭ mortis Manjo.

Aŭ, se li vagas sur la monto,
La imagaĵ’ de lia ŝafo
Blekanta lin alvenis trans la pinto,
Panon petanta;
Kaj ekruliĝis la unua sala perlo
Pro morta Manjo.

Ĉi tie ne naskiĝis ŝiaj prauloj,
Kun nodigitaj kaj hareskaj lanoj;
Portitaj estis ili per barketoj
El preter la rivero;
Neniam pli belan lanon tranĉis la tondiloj
Ol ĝi de morta Manjo.

Veon travivu tiu ke unue kreis
Danĝeran aĵon kaj ĝin “rigilo” nomis!
Ĝi bonajn homojn ĉiam grimacigis
Pro morta timo;
Kaj Robĉjon ĝi funebre nun vestigis
Pro morta Manjo.

O, tutaj bardoj de rivero tiu!
Ankaŭ ili ke kantas en ĉi tiu!
Venu, al la splena sono aliĝu
De la kanto de Robĉjo;
Lia koro superiĝis ĝin neniu–
Ĉar mortis Manjo!

Advertisements
This entry was posted in Uncategorized and tagged , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s